Konigu la katalogon DMoz en Esperanto!

DMoz fariĝis la plej ampleksa katalogo de esperantaĵoj en Interreto,
kun pli ol 2000 TTT-paĝoj listigitaj en diversaj kategorioj
viziteblaj je la adreso:
http://dmoz.org/World/Esperanto/

Por helpi konigi la katalogon per via TTT-ejo
Vi povas uzi la jenan bildeton:
DMoz en Esperanto
kun ligilo al http://dmoz.org/World/Esperanto/

Se via TTT-ejo ĉeestas en DMoz,
vi povas aldoni bildeton
DMoz-TTT-ejo
kun ligilo al la kategorio kie via TTT-ejo ĉeestas.
 

Se via TTT-ejo ricevis stelon (premion)
vi povas elekti inter la ĉi subaj bildetoj:

Stela TTT-ejo

Stela TTT-ejo
 

Kaj ne hezitu proponi vian TTT-ejon en DMoz!

Trovu unue la plej adekvatan kategorion :
kaj alklaku "aldonu URL-on" supre de la paĝo
kie via TTT-ejo plej bone kongruos.
Vi povos tiel proponi aldonon de via TTT-ejo.