Ne me quitte pas - Ne forlasu min

Jacques Brel

Traduit en espéranto par Zav'
tradukita al Esperanto de Zav'
(julio 2001- korektoj oktobro 2004)

version française

Musique en version midi

Ne forlasu min
Tute forgesu
Ĉion forgesu
Kiu fuĝas jam
Forges' de la temp'
De miskompreniĝ'
Kaj perdita temp'
Por scii kiel
Forges' de la hor'
Kiu mortigis
Per kialdemand'
Koron de feliĉ'
Ne forlasu min
Ne forlasu min
Ne forlasu min
Ne forlasu min

Mi donos al vi
Perlojn de pluvo
El tiuj landoj
Kie ne plovas
Mi fosos en ter'
Ĝis post mia mort'
Por tut-kovri vin
Kun oro kaj lum'
Mi kreos kampon
Kie reĝos am'
Kie leĝos am'
Kie reĝos vi
Ne forlasu min
Ne forlasu min
Ne forlasu min
Ne forlasu min

Ne forlasu min
Mi kreos por vi
Frenezajn vortojn
Kaj vi komprenos
Mi parolos vin
Pri geamantoj
Kies dufoje
Koroj bruliĝis

Mi rakontos vin
Pri tiu reĝo
Kiu mortis ĉar
Ne renkontis vin
Ne forlasu min
Ne forlasu min
Ne forlasu min
Ne forlasu min

Ofte videblis
Fajr-renaskiĝo
El praa vulkan'
Ŝajne maljuna
Kaj eĉ aperis
Brulaj terenoj
Kiuj abundas
Pli ol en april'
Kaj dum la vesper'
Brulas la ĉiel'
El ruĝ' kaj el nigr'
Geedziĝante
Ne forlasu min
Ne forlasu min
Ne forlasu min
Ne forlasu min

Ne forlasu min
Mi ne plu ploros
Ne plu parolos
Mi nur kaŝiĝos
Por rigardi vin
Danci kaj ridi
Kaj por aŭdi vin
Kanti kaj ridi
Lasu min iĝi
Ombr' de via ombr'
Ombr' de via man'
Ombr' de via hund'
Ne forlasu min
Ne forlasu min
Ne forlasu min
Ne forlasu min

Autres chansons traduites en espéranto

Esperanto-Panorama