Suzette - Suzeta

Dany Brillant

Traduit en espéranto par Zav'
Tradukita al Esperanto de Zav'
Franca versio - Version française

midi-muziko

Kiam mi renkontis ŝin
Dum vespero en la kin'
Mi eĉ ne rigardis ŝin
Tiom ŝi bruligis min

Mi prenis ŝiajn manojn
Okulojn, korpon, mamojn
Ŝi petas: faru bonon
Mi diras: "Jes, sen problem'"

Al ŝia ĉambr' iris ni
En la liton glitis ni
Ŝi devis vekigi min
Ĉar ŝi tut-svenigis min

Ŝi premas tute ĉe mi
Mi pensas esti en kin'
Kaj nun esti Kari Grant'
Kaj elŝaltiĝas la lamp'

========================
{Refreno:}
Mi perdis la kapon
Ekde vidis mi Suzetan
Freneziĝas ek
Kiam apudas Suzet' 
========================

Mi daŭre brakumas ŝin
La knabin' sonĝigas min
En ŝi abundas ĝojoj
Venas certe el rozoj

Nura kiseto el ŝi
Sufiĉas tut-flamigi
La koron de la homar'
Aŭ knabojn en la kvartal'

Ŝi gustetas oranĝon
Mielon, ĉokoladon
Ŝi donas al mi vivon
Kaj plej grandan dolĉaĵon

De saliv' endas la uz'
Al mi por briligi min
Ne bezonas, mia muz'
Por movigi ĉiujn nin

Granda am' kaj granda ver'
Ebriec kaj la belec'
Ĉion, kion mi serĉis
En ŝia kor' mi trovis

========================
{Refreno}
========================

Ĉirkaŭ kafeto kun krem'
Sur la kajoj de la Sejn'
En la frido de maten'
Diros mi: "mi amas vin" 

Kaj ni kune foriros 
Al plej belegaj mondoj
La ĉiel' tut-oranĝos
Ni estos du anĝeloj

En subtegmenta ĉambro
Mi diros ŝin poemojn
Mi amos ŝin sen labor'
Restos nur mia frenez'

Atendis ŝin mia kor'
De mia dek-kvina jar'
Imagis ŝin mia korp'
En lito dum tuta jar'

Nun mi sekvas ŝin ĉien
Pli fidela ol hundet'
Kaj ŝi neniam haltas
Nun mi ne plu eltenas

========================
{Refreno}
========================

Esperanto-Panorama