Unikodigu vian TTT-ejon![[

cx gx hx jx sx ux
ikse]]
>>>> cx gx hx jx sx ux[[
c^g^h^j^s^u~
per postaj supersignoj
chgh hh jhshùûúw
h-e(fundamente)
æ ø ¶ ¼ þ ý
latino-3-e]]

ikse / unikode

Tiu konvertilo konvertas pagxon ie ajn en la TTT al pagxo kun unikodaj supersignoj videblaj per plej multaj komputiloj sen ajna bezono de instalado. Se vi uzas la konvertilon por pagxoj de via TTT-ejo, vi bezonos simple registri la rezultitajn pagxojn kaj instali ilin anstataux la antauxa versio de via TTT-ejo. Vi povas ankaux uzi la konvertilon de Anton kiu funkcias malsame.

Kompleta adreso de HTML-a pagxo en la TTT: 

konvertu
el la sistemo:
konverto de
[[uX
al ux?]]

absolutaj
adresoj

konverto de
ù û ú w
al ux


Kelkaj informoj

Por tajpi la adreson de la pagxo: en la fenestreto, uzu precize la adreson de la dosiero, ekzemple: "http://dmoz.org/World/Esperanto/index.html"
Ne uzu adreson de dosierujo kiel "http://dmoz.org/World/Esperanto" 
"http://dmoz.org/World/Esperanto/" tamen funkcias

Auxtomata sxangxo de la indikilo pri kodo al utf-8: tio utilas por ebligi al cxiuj bone vidi unikodajn pagxojn. Malsxaltigu gxin al "Ne" se vi observas neniun sxangxon unikoden, cxar eblas en specifaj kazoj, ke tio malebligas la unikodigon. Se vi konvertas vian propran pagxon kaj jam aldonis tiun utf-8 indikilon, preferinde malsxaltigu gxin.
[[
Konverto de uX al ux:]]tio cxefe utilas por francoj kiuj volas miksi iksan Esperanton kun franca lingvo entenante "verajn iksojn" post "u". Povas ankaux utili por kelkaj vortoj en la angla kaj aliaj lingvoj. Cxi-kaze oni skribu la verajn iksojn post u per grandaj X kaj la rezulto estas korektaj minusklaj iksoj en la franca teksto. Ekzemple: [[ChevauX = Cxevaloj >>> Chevaux]] = Cxevaloj

Absolutaj adresoj: se vi malsxaltigas gxin al "Ne" la "relativaj" adresoj de pagxoj kaj bildoj aperos en la rezulto. Pro tio, vi ne vidos la bildojn en la rezultita pagxo, cxar la pagxo konvertita estas prezentita loke en mia TTT-ejo. Por konverti pagxon de via propra TTT-ejo, uzu tiun opcion al "Ne". Tiel suficxos poste registri la pagxon en vian komputilon kaj TTT-ejon kie cxio glatos. Se vi uzas "jes" vi eble estos gxenita, cxefe loke en via komputilo.

Rimarko pri latino3: eble vi havos problemojn por iuj latino-3aj pagxoj, pro uzo en multaj tiaj pagxoj de html-aj kodajxoj por la supersignaj literoj, ekzemple  æ anstataux "æ" kiu estas la latino-1-a litero kun sama numero ol "cx". Gxis nun la konvertilo ne traktas tiujn malbone skribitajn pagxojn.


Pliaj konsiloj

Kiel havi du versiojn (ikse/unikode) por la "prezo" de unu: Se vi skribas iksan pagxon kun ekzemple nomo "ikse.htm" vi povas antaux la konverto, aldoni en gxi ligilojn al "ikse.htm" kaj al "unikode.htm". Suficxas poste registri la konvertitan pagxon kun nomo "unikode.htm". Tiel vi havos du versiojn kun ligiloj inter la du.

Se via pagxo estas traduko de nacilingva pagxo: Nepre metu ligilon nur al la unikoda versio kun la nomo "Esperanto", ne metu "Ikse/unikode" en nacilingva pagxo! Ne-esperantistoj ne povos kompreni pri kio temas kaj pro tio ne komprenos, ke ekzistas Esperanta versio. 

En la Esperanta versio, metu nur diskretan malgrandan mencion "ikse/unikode", sub naciaj lingvoj. Tio helpos esperantistojn, kiuj ne povas vidi la supersignojn, kaj tio povas ankaux utili por ebligi pli facile kopiadon kaj gluadon de la teksto, ekzemple en retmesagxojn, kiuj ne bone traktas unikodon gxis nun. 

Resume:

en nacilingva pagxo
(en la franca pagxo ekz.)
ligiloj al la nomoj de lingvoj
en Esperanta pagxo, 
same kun diskreta aldono
pri ikse/unikode
English - Esperanto English - Français
ikse/unikode

Kiel tio funkcias?

Se vi deziras scii pli pri kiel funkcias tiu konvertilo, vi povas konsulti la fonton de la PHP-programo kaj libere uzi gxin. Mi ne estas spertulo pri PHP, do viaj komentoj estas bonvenaj por plibonigi tiun konvertilon. Alia konvertilo, tiu de Anton uzas Javaskripton kaj prezentas la avantagxon ebligi skribi rekte vian tekston kaj legi samtempe la unikodan version.

Je la fina venk' de Unikod'!

Tamen ikseme :-)

Zav' (XGodivier "@" esperanto.org)


Esperanto-Panorama
www.esperanto-panorama.net

Valid HTML 4.01!