-
 

Kun espero en la koro
 

xkonvencie / unikode



Jen teksto de Natalija Kasymova, pri la situacio en sia lando Taĝikio, antaŭ kelkaj jaroj, en 1993. Natalija estas nevidantino. Vi povas aŭskulti en tiu-ĉi TTT-ejo plurajn kanzonojn kantitajn de ŝi.


         "Jes, niaj nevidantoj vere havas ege komplikan vivon. Kompare kun ni, nun en Rusio estas vera paradizo. Tie vivantaj blinduloj povas por sia pensio aĉeti cent panoj, sed ni por la nia nur dudek.
         Sed nun mi volas rakonti ĉion al vi de la komenco.

         En la jaro 1991 nia lando fariĝis memstara ŝtato post la disfalo de Sovetunio. Bedauŭrinde tiuj paŝoj ne donis al la loĝantaro kaj al la nevidantaj homoj feliĉon. En 1992 ekflamis tra nia lando kruela civitana milito inter la diversaj partioj kaj unuiĝoj, kiuj estas grupigitaj en du fundamentaj taĉmentoj kiel malamikaj armeoj, islamanoj kaj demokratoj.

         Ankaŭ en nia urbo Duŝanbe estis milito. Sur la stratoj kaj placoj flamis batalo. Estis danĝere eĉ eliri el la domo. Pri la interna milito ni scias ne nur el amaskomunikiloj, sed spertis ĝin per la propra haŭto. Oni bombardis nian urbon per raketoj. Ni estis hejme kaj ne sciis kion fari.

         En nia blindullernejo funkciis stabo de unu el la militaj taĉmentoj. Niaj lernantoj daŭre vivis kune kun la soldatoj kaj komunikiĝis amike. Al la lernejo ankaŭ venadis multaj fuĝintoj, kiuj estis malsataj kaj nudpiedaj, perdintaj ĉion kaj ankaŭ siajn familianojn. Bedaŭrinde, en tiu nenormala situacio unu nia lernanto estis mortigita. En tiuj militaj kondiĉoj, el nia lernejo oni ŝtelis ĉion eblan.

         La homoj timis iri al la vendejoj por aĉeti panon. Fakte en la vendejoj ĝi ne estis, ĉar tute mankis benzino kaj tial la aŭtomobiloj ne povis veturigi ĝin. Ni ĉiuj, eĉ invalidoj, devis iri sub pluvo de kugloj al la panbakejoj, kio ne estis facila afero. Sed tie estis tiom multe da homoj, ke ĉiu el ni devis longe stari vice dum kelkaj horoj por fari aĉeton. Por ke estu ordo en la situacio, kuraĝuloj gardis la vicojn per armiloj, kaj eĉ pafis. Ankaŭ la nevidantoj devis longe atendi por aĉeti panon. Dum tiu tempo okazis en la starantaj vicoj ankaŭ mortoj de tute senkulpaj civitanoj. Tiam regis en la lando islamanoj.

         En 1993 transprenis la povon la demokratoj, kiuj espereble plibonigos la vivon en la respubliko. Sed bedaŭrinde, en la montoj, je distanco de 150 kilometrojn de nia urbo ĝis nun daŭras la kruela milito.

         Ĉe ni en la urbo estis nun trankvile. Tio signifas, ke ni tute libere povas iradi tra la stratoj, labori kaj viziti magazenojn. Sed nokte kaj iam eĉ tage ni ofte aŭdas pafadon. Okazas ankaŭ teror-agoj kontraŭ famaj homoj: oni mortigas ĵurnalistojn, verkistojn, artistojn kaj pastroj. Plimulto de eŭropanoj elmigris el nia lando. Ankaŭ blinduloj faris tion.

         La ekonomia vivo en nia lando nun estas vere komplika. Ĉiuj entreprenoj kaj fabrikoj ne funkcias kaj la homoj estas senlaboraj. La entreprenoj, en kiuj estas enlaborigataj nevidantoj, ankaŭ stagnas.

         Niaj blinduloj nun ricevas nur pensiojn. Sed tiuj pensioj estas tiom mizeraj, ke plimulto da nevidantoj bedaŭrinde almozpetas, por ne morti pro malsato. Jam dum kvar vintroj ni ne havis en niaj domoj varmon. Ankaŭ varman akvon ni ne havas. Eĉ malvarma akvo mankas kelkfoje. Gason kaj elektron ni havas nur dum kelkaj horoj tagnokte.

         Dum pasinta vintro ne funkciis lernejoj pro manko de hejtaĵo. Septembre blindul'lernejo,  kie mi instruas germanan lingvon, ekfunkciis normale. Sed bedaŭrinde ne ĉiuj niaj infanoj venis en siajn klasĉambrojn. Multaj el ili estas tra bazaroj, kie ili vendas ĉion eblan por helpi al siaj gepatroj. En nia lando familioj estas multinfanaj. Tre ofte la gepatroj estas senlaboraj eĉ ricevas tiel mizerajn salajrojn, ke ĝuste la mono, kiun perlaboras la blindulaj infanoj en la bazaroj, fariĝas ĉefa vivofonto por la tuta familio. Ankaŭ multaj instruistoj forlasis siajn postenojn en la lernejo kaj fariĝis komercistoj aŭ simplaj vendistoj en la bazaroj, por gajni pli bonan salajron.

         En nia blindullernejo mankas brajla papero, brajlaj lernolibroj kaj eĉ ordinaraj skribiloj.

         Nia brajla revuo nun aperas nur en la taĝika lingvo; Ĝia kvanto ege malmultiĝis kaj estas nun nur 39 ekzemplaroj.

         Mi volas eldiri nian sinceran dankon al ĉiuj, kiuj helpis kaj helpas nian blindullernejon. Kiel helpanton mi nepre devas mencii la BLinDuLLLIGON de Germanio. Ĝi sendis al nia lernejo helpon por dek mil dolaroj. Ankaŭ multaj privatuloj helpis al ni per brajla papero, skribtabuloj kaj aliaj blindulhelpiloj. Ĉiujn ni kore kaj sincere dankas. Estas bone scii, ke en la mondo estas amikoj kiuj dum ĉi tiuj komplikaj tempoj helpas unu la alian en la vivo.

         En nia lernejo funkcias Esperantista rondeto, kie mi instruas la internacian lingvon. Niaj lernantoj lernas ĝin kun granda intereso, deklamas versaĵojn, kantas kantojn kaj aktive partoprenas Esperantistajn aranĵojn.

         Sed la vivo, sendepende de la malfacilaĵoj, pludaŭras. Al siaj (ofte tute prirabitaj) domoj revenas fuĝintoj; sur la stratoj aperas ĉiam pli multe da homoj kaj aŭtomobiloj, ekfunkcias bazaroj, plivigliĝas malrapide la vivo de la loĝantaro.

         La homoj jam estas lacigitaj pro la daŭra interna milito. Ni ĉiuj volas vivi trankvile. Ni kredas, ke la estonteco de nia Taĝikio estos bona, ke ni ĉiuj havos konstantan laboron, ke niaj gajaj infanoj ne pereos plu pro la milito. Ni hodiaŭ iras antaŭen kun espero en la koro."

           Natalija Kasymova


Enretigo : 2001/09/23
Ligo al tiu paĝo:
http://purl.org/net/muziko/espero.htm

Muziko-Panorama