Kun espero en la koro
En la jaro 1991 nia lando farigxis memstara sxtato post la disfalo de Sovetunio. Bedauuxrinde tiuj pasxoj ne donis al la logxantaro kaj al la nevidantaj homoj felicxon. En 1992 ekflamis tra nia lando kruela civitana milito inter la diversaj partioj kaj unuigxoj, kiuj estas grupigitaj en du fundamentaj tacxmentoj kiel malamikaj armeoj, islamanoj kaj demokratoj. Ankaux en nia urbo Dusxanbe estis milito. Sur la stratoj kaj placoj flamis batalo. Estis dangxere ecx eliri el la domo. Pri la interna milito ni scias ne nur el amaskomunikiloj, sed spertis gxin per la propra hauxto. Oni bombardis nian urbon per raketoj. Ni estis hejme kaj ne sciis kion fari. En nia blindullernejo funkciis stabo de unu el la militaj tacxmentoj. Niaj lernantoj dauxre vivis kune kun la soldatoj kaj komunikigxis amike. Al la lernejo ankaux venadis multaj fugxintoj, kiuj estis malsataj kaj nudpiedaj, perdintaj cxion kaj ankaux siajn familianojn. Bedauxrinde, en tiu nenormala situacio unu nia lernanto estis mortigita. En tiuj militaj kondicxoj, el nia lernejo oni sxtelis cxion eblan. La homoj timis iri al la vendejoj por acxeti panon. Fakte en la vendejoj gxi ne estis, cxar tute mankis benzino kaj tial la auxtomobiloj ne povis veturigi gxin. Ni cxiuj, ecx invalidoj, devis iri sub pluvo de kugloj al la panbakejoj, kio ne estis facila afero. Sed tie estis tiom multe da homoj, ke cxiu el ni devis longe stari vice dum kelkaj horoj por fari acxeton. Por ke estu ordo en la situacio, kuragxuloj gardis la vicojn per armiloj, kaj ecx pafis. Ankaux la nevidantoj devis longe atendi por acxeti panon. Dum tiu tempo okazis en la starantaj vicoj ankaux mortoj de tute senkulpaj civitanoj. Tiam regis en la lando islamanoj. En 1993 transprenis la povon la demokratoj, kiuj espereble plibonigos la vivon en la respubliko. Sed bedauxrinde, en la montoj, je distanco de 150 kilometrojn de nia urbo gxis nun dauxras la kruela milito. Cxe ni en la urbo estis nun trankvile. Tio signifas, ke ni tute libere povas iradi tra la stratoj, labori kaj viziti magazenojn. Sed nokte kaj iam ecx tage ni ofte auxdas pafadon. Okazas ankaux teror-agoj kontraux famaj homoj: oni mortigas jxurnalistojn, verkistojn, artistojn kaj pastroj. Plimulto de euxropanoj elmigris el nia lando. Ankaux blinduloj faris tion. La ekonomia vivo en nia lando nun estas vere komplika. Cxiuj entreprenoj kaj fabrikoj ne funkcias kaj la homoj estas senlaboraj. La entreprenoj, en kiuj estas enlaborigataj nevidantoj, ankaux stagnas. Niaj blinduloj nun ricevas nur pensiojn. Sed tiuj pensioj estas tiom mizeraj, ke plimulto da nevidantoj bedauxrinde almozpetas, por ne morti pro malsato. Jam dum kvar vintroj ni ne havis en niaj domoj varmon. Ankaux varman akvon ni ne havas. Ecx malvarma akvo mankas kelkfoje. Gason kaj elektron ni havas nur dum kelkaj horoj tagnokte. Dum pasinta vintro ne funkciis lernejoj pro manko de hejtajxo. Septembre blindul'lernejo, kie mi instruas germanan lingvon, ekfunkciis normale. Sed bedauxrinde ne cxiuj niaj infanoj venis en siajn klascxambrojn. Multaj el ili estas tra bazaroj, kie ili vendas cxion eblan por helpi al siaj gepatroj. En nia lando familioj estas multinfanaj. Tre ofte la gepatroj estas senlaboraj ecx ricevas tiel mizerajn salajrojn, ke gxuste la mono, kiun perlaboras la blindulaj infanoj en la bazaroj, farigxas cxefa vivofonto por la tuta familio. Ankaux multaj instruistoj forlasis siajn postenojn en la lernejo kaj farigxis komercistoj aux simplaj vendistoj en la bazaroj, por gajni pli bonan salajron. En nia blindullernejo mankas brajla papero, brajlaj lernolibroj kaj ecx ordinaraj skribiloj. Nia brajla revuo nun aperas nur en la tagxika lingvo; Gxia kvanto ege malmultigxis kaj estas nun nur 39 ekzemplaroj. Mi volas eldiri nian sinceran dankon al cxiuj, kiuj helpis kaj helpas nian blindullernejon. Kiel helpanton mi nepre devas mencii la BLinDuLLLIGON de Germanio. Gxi sendis al nia lernejo helpon por dek mil dolaroj. Ankaux multaj privatuloj helpis al ni per brajla papero, skribtabuloj kaj aliaj blindulhelpiloj. Cxiujn ni kore kaj sincere dankas. Estas bone scii, ke en la mondo estas amikoj kiuj dum cxi tiuj komplikaj tempoj helpas unu la alian en la vivo. En nia lernejo funkcias Esperantista rondeto, kie mi instruas la internacian lingvon. Niaj lernantoj lernas gxin kun granda intereso, deklamas versajxojn, kantas kantojn kaj aktive partoprenas Esperantistajn aranjxojn. Sed la vivo, sendepende de la malfacilajxoj, pludauxras. Al siaj (ofte tute prirabitaj) domoj revenas fugxintoj; sur la stratoj aperas cxiam pli multe da homoj kaj auxtomobiloj, ekfunkcias bazaroj, plivigligxas malrapide la vivo de la logxantaro. La homoj jam estas lacigitaj pro la dauxra interna milito. Ni cxiuj volas vivi trankvile. Ni kredas, ke la estonteco de nia Tagxikio estos bona, ke ni cxiuj havos konstantan laboron, ke niaj gajaj infanoj ne pereos plu pro la milito. Ni hodiaux iras antauxen kun espero en la koro." Natalija Kasymova Enretigo : 2001/09/23 Ligo al tiu pagxo: http://purl.org/net/muziko/espero.htm Muziko-Panorama |