DMOZ - Esperanto
Esperantigo de Dmoz

Projekto por Malferma Katalogo
DMoz- Directory Mozilla "ODP - Open Directory Project"


DMOZ unikode
en Esperanto-Panorama!

Unikodigita spegulo
de la Esperanta parto de DMOZ:
http://dmoz.org/World/Esperanto
Helpu konigi
la katalogon DMoz


per aldono de bildo
en vian TTT-ejon.

Kio estas tio?
Kio estas la ret-katalogo Dmoz?
Kiel uzi Dmoz en Esperanto?
Partoprenu al la Esperantigo de Dmoz!
-Kiel aldoni TTT-ejojn?
-Kiel fariĝi redaktanto?
-Venu redakti vian landan kategorion!
-Ligiloj al detalaj informpaĝoj
Kial partopreni al Dmoz?
MoziloĈu ne jam multas la ret-katalogoj?
- Dmoz aŭ Altavista, Voila, ktp?
- Dmoz aŭ "Yahoo!"?
Kaj la katalogoj de Esperantaĵoj?
- kion do alportas plie dmoz?
- Nia lingvo estas "internacia lingvo", ĉu ne?



Kio estas tio?

Kio estas la ret-katalogo Dmoz?
"Dmoz" por "Directory Mozilla" (Katalogo Mozilo) estas ankaŭ nomita anglalingve "Open Directory Project "= "Projekto por Malferma Katalogo". Tiu signifas ke tio estas katalogo de la Interreto, malferma al ĉiuj uzantoj, kiuj do povas partopreni en ĝia konstruado. 
La ĉefa paĝo (anglalingve) de Dmoz estas http://dmoz.org

La Dmoz-katalogo estas speciale tre interesa por ni ĉar Esperanto estas unu el la 65 uzataj lingvoj de la katalogo: http://dmoz.org/World
(nun unikode prezentita en Esperanto-Panorama!)

Ĉi tie Esperanto aperas tute egalgravece inter 62 diversaj lingvoj. Pli grave Esperanto estas aktuale ĉirkaŭ la 23-a plej grava lingvo inter la lingvoj, kun pli da 2000 ligiloj al paĝoj en Esperanto!

Tiuj ligiloj estas la kontribuoj de kelkaj gesamideanoj, kiuj jam partoprenas en la konstruado de la esperantaj kategorioj en http://dmoz.org/World/Esperanto

Atentu, ke dmoz.org estas la nura ĝenerala katalogo en Interreto kiu proponas Esperanton inter siaj diversaj lingvoj!
Se vi jam vidis aliajn katalogojn, kiuj proponas Esperanton, fakte aŭ ili donas nur fasadon en Esperanto aŭ ili estas kopioj de dmoz kun ligilo al dmoz "Open Directory Project" en la suba parto de iliaj paĝoj. La tuta katalogo estas senpage uzebla de ĉiuj kiuj volas uzi ĝin en Interreto. Jen la klarigo kial  Netscape kaj Google ekzemple uzas dmoz. 

Sed http://dmoz.org/World/Esperanto estas la plej bona ejo por malkovri ĝian enhavon, ĉar estas en tiu loko, ke la adresoj estas ĝisdatigitaj plej ofte kaj vi ne estos ĝenita en tiu loko de diversaj reklamaĵoj. Dmoz ne estas komercema ejo sed la aliaj ejoj kiuj uzas dmoz plej ofte jes. (Tamen Google ne tro ĝis nun). 

Kiel mi jam skribis, same kiel Esperanto Dmoz ne estas komercema kaj do ne havas monon por reklami en Interreto kaj aliloke, ĝi povas iĝi pli kaj pli konata nur dank'al siaj vizitantoj, do ligiloj al DMOZ estas bonvenegaj en via TTT-ejo! Vidu kiel mi faris ekzemple en miaj paĝoj de http://purl.oclc.org/net/panorama

Kiel uzi Dmoz?

Serĉi per ŝlosilvortoj
La plej simpla metodo por esplori la katalogon estas uzi ŝlosilvortojn en la  fenestreto kiu estas en ĉiuj paĝoj de la katalogo en la supra parto, vi povas fari tion eĉ en la anglalingva ĉefpaĝo http://dmoz.org

Ekzemple por trovi francajn asociojn, bona metodo estas skribi la ŝlosilvorton "Francio" kaj tiel la katalogo indikos al vi ĉiujn adresojn, kiuj havas tiun vorton en iliaj titoloj aŭ en iliaj priskriboj. 

Provu ĉi tie !
Uzu nur x-metodon por skribi la supersignitajn literojn

Serĉi per kategorioj (rubrikoj)
Por trovi ankoraŭ pli da interesaj paĝoj vi povas esplori la tutan katalogon en la  diversaj kategorioj kaj sub-kategorioj de la ĉefa Esperanta paĝo http://dmoz.org/World/Esperanto

Ekzemple se vi interesas pri Francio:
-Vizitu la kategorion http://dmoz.org/World/Esperanto/Regiona

-Elektu la kategorion "Eŭropo", inter Afriko, Ameriko, Azio, Eŭropo, Oceanio:
http://dmoz.org/World/Esperanto/Regiona/Eŭropo,. 

-Fine elektu "Francio" inter la multaj landoj, Aŭstrio, Belgio,....
http://dmoz.org/World/Esperanto/Regiona/Eŭropo/Francio
kaj tie vi trovos plurajn adresojn de TTT-ejoj en Esperanto pri Francio, gefrancoj kaj aliaj francaĵoj. Vi povas simile trovi TTT-ejojn pri Japanio, Usono aŭ pri Radio, Muziko, ktp.



Partoprenu en la Esperantigo de Dmoz!

Kiel aldoni interesan adreson al la katalogo?
La plej facila kaj senpena metodo por partopreni en la katalogo, estas proponi adresojn de paĝoj en Esperanto, kiuj ŝajnas interesaj laŭ vi por la katalogo. Tiu adreso povas ekzemple esti la adreso de via propra TTT-ejo! 
Por aldoni adreson, unue: bone vizitu la tutan katalogon http://dmoz.org/World/Esperanto por trovi kie via adreso estos plej bone lokita! Poste iru en la plej adekvatan kategorion kaj alklaku la ligilon "aldonu URL-on" en la supra parto de la paĝo. Atentu ke ne eblas aldoni URL-on en la ĉefa kategorio "Esperanto" sed eblas en ĉiuj sub-kategorioj. Poste vi devos doni la adreson de la paĝo, mallongan titolon en Esperanto por priskribi ĝin kaj mallongan priskribon de la paĝo nur en Esperanto. Zorge faru tion! Tiu faciligos la laboron de la redaktantoj, kiuj tiel povos rapide aldoni la adreson.

Kiel fariĝi redaktanto de kategorio?
Se vi konas plurajn interesajn adresojn eble vi povas pensi pri mem fariĝi redaktanto de kategorio por pli facile fari la laboron. Vi povas facile fariĝi redaktanto de kategorio, kiu speciale interesas vin en la katalogo, eĉ por nur labori dum mallonga periodo. 

Se tio interesas vin, unue: zorge vizitu la katalogon http://dmoz.org/World/Esperanto por bone koni ĝin!
Poste iru en la kategorion, kiu plej interesas vin kaj alklaku en la supra parto de la paĝo la ligilon  "fariĝu redaktanto". Vi alvenos en paĝon, kie vi devos klarigi kial vi volas partopreni, prefereble per kelkaj anglalingvaj frazoj. La uzo de la angla estas pro ke la estraro de dmoz estas precipe anglalingva. Se problemos por vi, sendu mesaĝon al mi, aŭ pli bone al klivo aŭ kingdon kiuj estas ambaŭ anglalingvanoj. (Vidu sube por iliaj ret-adresoj).  Ili tradukos viajn motivojn al bona anglalingvaĵo, kiun vi povos kopii en la formularo. Poste vi preskaŭ ne plu bezonos uzi la anglan.

Vi devos ankaŭ proponi du aŭ tri ligilojn, kiujn vi intencas aldoni al la kategorio por montri, ke vi estas serioza kaj konas la temon rilata al la kategorio kie vi kandidatas. Poste vi atendos iome por ricevi respondon en via retleterkesto. Por akcepti aŭ malakcepti kandidaton, estas la redaktantoj de la ĉefa (Top) kategorio "World" kiuj decidas, iliaj nomoj aperas en la suba parto de http://dmoz.org/World

Venu redakti vian landan kategorion!
Ni invitas ĉiujn personojn kiuj bone konas la esperantan TTT-on partopreni en la katalogo por riĉigi ĝin!
Persone, mi ĉefe partoprenas en la rubriko   http://dmoz.org/World/Esperanto/Regiona/
Vi vidos mian familian nomon 'godivier' en la suba parto de tiu paĝo.
Mi kreis en tiu kategorio multajn naciajn kategoriojn kiuj nepre bezonas vian helpon por plenigi ilin! Vi certe pli bone konas la TTT-ejojn pri Esperanto en via propra lando ol mi! Vizitu la kategorion kaj trovu vian landon por vidi!

Poste se vi scipovas diversajn lingvojn vi povos ankaŭ proponi diverslingvajn paĝojn, kiuj ekzistas pri Esperanto al la diversaj lingvaj kategorioj de 
http://dmoz.org/World
Ekzemple antaŭ kelkaj monatoj mi proponis kelkajn TTT-ejojn pri Esperanto en la franca al http://dmoz.org/World/Français kaj poste tio ebligis aperigi Esperanto-kategorion en http://dmoz.org/World/Français/Références/Langues
Kaj fine mi fariĝis redaktanto de tiu kategorio.


Detalaj informoj anglalingve kaj franclingve
Se vi intencas partopreni, legu la diversajn paĝojn al kiu mi proponas ligilojn sube, tiu permesos al vi gajni multe da tempo kaj vi pli bone komprenos kiel funkcias DMOZ kaj kio estas ĝia "filozofio"

Mi konsilas al vi esplori la diversajn adresojn kiujn mi proponas ĉi tie, ĉar vi vidos ke malfacilas iome retrovi ilin per la ĉefa paĝo http://dmoz.org
Fakte mi partoprenas al dmoz de kvin monatoj kaj malkovris iujn de tiuj paĝoj nur de kelkaj semajnoj! 
Dmoz enhavas pli da 2,000,000 ligiloj listigitaj de pli da 30,000 redaktantoj en pli da 300,000 diversaj kategorioj. Kiel diris franco en forumo de redaktantoj, kiam ni partoprenas en dmoz ni sentas sin iome kiel en la strangega filmo "Brazil" :-)

Mi intencas traduki almenaŭ kelkajn el tiuj sekvantaj diversaj paĝoj, ne hezitu proponi vian helpon! Tio ebligos pli facile informi partoprenontojn:

Pri la tasko de la redaktantoj: Ni bezonas la helpon de spertuloj pri Esperanto kaj Interreto por la ampleksigo de DMOZ en Esperanto!
Se vi legis tiun  paĝon ĝis ĉi tie, vi estas spertulo!
Vi do partoprenu! :-) 
 


Kial Partopreni?

Ĉu ne jam multas la ret-katalogoj?

Dmoz aŭ Altavista, Voila, ktp.?
Dmoz estas retkatalogo farita per homoj, ne per robotoj!
Ĝi estas iome simila al Yahoo. Tiuj du katalogoj estas konstruataj per homoj kiuj ordigas ĉiujn interesajn paĝojn en la reto en diversaj kategorioj kaj sub-kategorioj. Ili ambaŭe malsamas al la aliaj retkatalogoj kiuj estas konstruataj per robotoj (komputiloj) kiuj esploras la interreton kaj ordigas ĉiujn paĝojn nur laŭ ŝlosilvortoj.

Kompreneble la robotoj estas ege pli povaj pri esplori multajn paĝojn. Tamen ili ne estas inteligentaj kaj ili do perdas multan tempon por viziti seninteresajn paĝojn. Pli grave, ili ne scipovas ordigi dokumentojn laŭ hierarkia strukturo kaj ili eĉ ne povas priskribi interesan paĝon per kelkaj vortoj.

Estas tial, ke retkatalogo farita per homoj entenas ege pli interesan enhavon. Kaj estas precipe tial, ke Yahoo estas tiel fama, ĉar ĝi donas nur rezultojn  interesajn, dum la aliaj serĉiloj donas eble la samajn paĝojn sed dronitajn inter multaj rubaĵoj.

Cetere, mi volas doni gravan konsilon al la aŭtoroj de paĝoj en la intereto:
Priskribu vi mem viajn paĝojn en la HTML-a kapo de la paĝoj! Por fari tion plenumu la META-ajn instruktojn  'title", "description" kaj "keywords". Tiu estas gravega se vi volas ke viaj paĝoj estu bone ordigitaj per la robotoj!

Dmoz aŭ "Yahoo!"?
Yahoo estas "profesia" komerca retkatalogo konstruata de redaktantoj pagataj por tiu laboro. Kontraŭe Dmoz estas konstruata de bonvoluloj laŭ "freeware"-reguloj simile al Linukso aŭ en ret-Esperantujo al la Reta Vortarohttp://www.uni-leipzig.de/esperanto/voko/revo/

La avantaĝo de Dmoz estas ke tiel multaj personoj povas partopreni al tiu retaktalogo kaj nun pli de 30,000 redaktantoj jam partoprenas. Tio permesas konsideri multegajn precizajn rubrikojn aranĝitaj de spertuloj en multegaj diversaj fakoj.

Konkrete, kio estas Dmoz hodiaŭ :
Dmoz enhavas hodiaŭ pli ol 2,000,000 da ligiloj post du jaroj de ekzisto! Kaj pli grave tiu katalogo estas jam uzata por proponi serĉado per kategorioj en enirpaĝo de pluraj gravaj ret-serĉiloj kiel Altavista, Metacrawler, Netscape, Hotbot, Lycos... Vidu ĉi tie la kompletan liston de uzantoj!

Dankal la multegaj nepagataj redaktantoj, Dmoz iĝos pli kaj pli grava en la interreto kaj mi ne surpriziĝos se ĝi iĝos baldaŭ pli grava ol Yahoo. Do vi povas nun kompreni ke se Dmoz iĝos ege grava en la futuro nia kontribuo en ĝi estos grava por Esperanto!!
Grava ĝisdatigo:tio nun okazis antaŭ kelkaj monatoj, Dmoz estas nun la plej grava hom-redaktita katalogo de Interreto, pli grava ol Yahoo!

Pri Esperanto en Dmoz kaj Yahoo
Ĉe Yahoo ekzistas angla versio http://yahoo.com kaj ankaŭ franca http://yahoo.fr, germana http://yahoo.de, ktp. Sed ne Esperanta versio ĉe yahoo!
Kontraŭe ĉe dmoz ĉiuj lingvoj povas ekzisti! Sufiĉas ke volontuloj kreas iliajn lingvajn kategoriojn. Tiel krom la angla 61 lingvoj aperas en http://dmoz.org/World

La celoj de la katalogo esas tute malsamaj al tiuj de yahoo, kiu havas nur komercajn celojn kaj ne estas do interesa pri malriĉaj lingvoj, sen mono kaj eĉ sen lando, do sen markedo! Estas fakte la ĉefa intereso de dmoz por ni kaj ankaŭ por ĉiuj "malgrandaj" lingvoj. 



Dmoz kaj la aliaj katalogoj de Esperantaĵoj 

Kion do alportas plie dmoz?
Ekzistas jam pluraj katalogoj de esperantaĵoj en la Interreto kaj ili tre utilas de pluraj jaroj. Il ankoraŭ utilas kaj utilos por prezenti diversmaniere la enhavon de la Interreto. Ni bezonas diversecon!

Nu kion alportas dmoz?

Vi povas ege pli facile trovi informojn en dmoz :
-ĉar ĝi estas konstruata tre hierarkie en multaj kategorioj kaj subkategorioj.
-ĉar ĝi havas internan serĉilon, kiun vi povas uzi por esplori la tutan katalogon per ŝlosilvortoj
Hodiaŭ la plej multaj uzantoj de Interreto ŝatas kaj kutimas uzi ŝlosilvortojn, por trovi informojn, kaj ili kontraŭe trovas tede legi plurajn paĝojn, por ne trovi kion ili serĉas.

La konstruado kaj ĝisdatigado de dmoz estas ege pli facila:
-ĉar multaj homoj povas samtempe partopreni por redakti la diversajn kategoriojn
-ĉar dmoz havas tre utilajn ilojn :
Ekzemple: 
-Por kontroli la validecon de la ligilojn (url), la roboto "Robozilla" vizitas ofte la tutan katalogon kaj poste indikas al la redaktantoj la ligilojn, kiuj ne plu validas por ke ili povu korektigi ilin. 
-Simpla uzanto de la katalogo povas partopreni por proponi adreson kiu aŭtomate aperos en la "redaktanta paĝo" de la kategorio al kiu li proponis la adreson. La redaktanto de tiu kategorio ekzamenos ĝin kaj aldonos al la katalogo. Se la redaktanto malofte vizitas sian redaktantan paĝon, li povas ricevi retmesaĝon por informi lin pri la propono. Fine se li ne plu zorgas sian kategorion, alia redaktanto povas fari la laboron.

Nia lingvo estas "internacia lingvo", ĉu ne? :-)
La kategorio "World/Esperanto" en Dmoz estas parto de la kategorio "World" kiu entenas 60 aliajn lingvojn. Tre nature internacia lingvo kiel Esperanto estas devinda ludi gravan rolon en tiu internacia katalogo. 
Estas por ni okazo disvastigi Esperanton inter la diversaj lingvanaj personoj kiuj partoprenas al la katalogo aŭ simple uzas ĝin. Pli grave, estas por ni okazo montri ke Esperanto povas grave utili! Ekzemple, nuntempe la plej granda parto de la informoj pri la katalogoj estas nur disponebla anglalingve. Se ni tradukos tiujn informojn en Esperanto ni povos en la futuro helpi neanglalingvajn parolantojn por redakti iliajn proprajn lingvajn kategoriojn.

Kaj lasta argumento...

Mozilo
Ne timu! Mozilo ne estas krokodilo! 
Mozilo estas afabla lacerto kiu akompanas la tutan katalogon dmoz en ĝiaj diversaj paĝoj. Ĉu vere vi povos lasi ĝin sola en iu kategorio de la katalogo al kiu mankas redaktanto por redakti ĝin? Serioze pripensu! 
Legu zorge la tutan paĝon antaŭ decidi!

Reiru al la komenco se necesas :-)


Mi antaŭdankas ĉiujn personojn kiuj sendos al mi korektigojn kaj rimarkojn pri tiu paĝo. 

Ĉiuj personoj kiuj deziras partopreni al tiu laboro povas sendi al mi mesaĝon por aldoni siajn nomojn ĉi tie, kiel partoprenantoj de la projekto "Esperantigo de dmoz"!

Jam partoprenas :
 

Retadreso Paĝo ĉe dmoz Persona TTT-ejo
Kingdon kingdon http://www.panix.com/~kingdon/
Klivo klivo http://purl.oclc.org/net/klivo/
Kunar kunar http://stud.upb.de/~e48220/index-s.htm
Paul  paulp
Zav' godivier http://purl.oclc.org/net/zav
vi?


Aliaj gravaj projektoj en ret-Esperantio

Reta Vortaro:
http://www.uni-leipzig.de/esperanto/voko/revo/
Esperantigo de Mozilo (Netscape Navigator):
http://ttt.esperanto.org.uy/mozilo.html
Esperantigo de programoj:
http://www.rano.org/eoprog.html



Adreso de tiu paĝo
http://purl.oclc.org/net/panorama/dmoz

XGodivier@esperanto.org
Unue skribita la 14-a de novembro 1999
Ege modifita la 27-a de marto 2000
Ĝistadigita la 15-a de julio 2000
Ĝistadigita la 22-a de februaro 2001
Ĝistadigita la 3-a de marto 2001
ĝisdatigo post prezento unikode de DMOZ
20-a de februaro 2002

Mozilo bezonas vin!
Ĉu mi restos sola?


DMOZ unikode en Esperanto-Panorama!