DMOZ - Esperanto
Esperantigo de Dmoz

Projekto por Malferma Katalogo
DMoz- Directory Mozilla "ODP - Open Directory Project"


DMOZ unikode
en Esperanto-Panorama!

Unikodigita spegulo
de la Esperanta parto de DMOZ:
http://dmoz.org/World/Esperanto
Helpu konigi
la katalogon DMoz


per aldono de bildo
en vian TTT-ejon.

Kio estas tio?
Kio estas la ret-katalogo Dmoz?
Kiel uzi Dmoz en Esperanto?
Partoprenu al la Esperantigo de Dmoz!
-Kiel aldoni TTT-ejojn?
-Kiel farigxi redaktanto?
-Venu redakti vian landan kategorion!
-Ligiloj al detalaj informpagxoj
Kial partopreni al Dmoz?
MoziloCxu ne jam multas la ret-katalogoj?
- Dmoz aux Altavista, Voila, ktp?
- Dmoz aux "Yahoo!"?
Kaj la katalogoj de Esperantajxoj?
- kion do alportas plie dmoz?
- Nia lingvo estas "internacia lingvo", cxu ne?



Kio estas tio?

Kio estas la ret-katalogo Dmoz?
"Dmoz" por "Directory Mozilla" (Katalogo Mozilo) estas ankaux nomita anglalingve "Open Directory Project "= "Projekto por Malferma Katalogo". Tiu signifas ke tio estas katalogo de la Interreto, malferma al cxiuj uzantoj, kiuj do povas partopreni en gxia konstruado. 
La cxefa pagxo (anglalingve) de Dmoz estas http://dmoz.org

La Dmoz-katalogo estas speciale tre interesa por ni cxar Esperanto estas unu el la 65 uzataj lingvoj de la katalogo: http://dmoz.org/World
(nun unikode prezentita en Esperanto-Panorama!)

Cxi tie Esperanto aperas tute egalgravece inter 62 diversaj lingvoj. Pli grave Esperanto estas aktuale cxirkaux la 23-a plej grava lingvo inter la lingvoj, kun pli da 2000 ligiloj al pagxoj en Esperanto!

Tiuj ligiloj estas la kontribuoj de kelkaj gesamideanoj, kiuj jam partoprenas en la konstruado de la esperantaj kategorioj en http://dmoz.org/World/Esperanto

Atentu, ke dmoz.org estas la nura gxenerala katalogo en Interreto kiu proponas Esperanton inter siaj diversaj lingvoj!
Se vi jam vidis aliajn katalogojn, kiuj proponas Esperanton, fakte aux ili donas nur fasadon en Esperanto aux ili estas kopioj de dmoz kun ligilo al dmoz "Open Directory Project" en la suba parto de iliaj pagxoj. La tuta katalogo estas senpage uzebla de cxiuj kiuj volas uzi gxin en Interreto. Jen la klarigo kial  Netscape kaj Google ekzemple uzas dmoz. 

Sed http://dmoz.org/World/Esperanto estas la plej bona ejo por malkovri gxian enhavon, cxar estas en tiu loko, ke la adresoj estas gxisdatigitaj plej ofte kaj vi ne estos gxenita en tiu loko de diversaj reklamajxoj. Dmoz ne estas komercema ejo sed la aliaj ejoj kiuj uzas dmoz plej ofte jes. (Tamen Google ne tro gxis nun). 

Kiel mi jam skribis, same kiel Esperanto Dmoz ne estas komercema kaj do ne havas monon por reklami en Interreto kaj aliloke, gxi povas igxi pli kaj pli konata nur dank'al siaj vizitantoj, do ligiloj al DMOZ estas bonvenegaj en via TTT-ejo! Vidu kiel mi faris ekzemple en miaj pagxoj de http://purl.oclc.org/net/panorama

Kiel uzi Dmoz?

Sercxi per sxlosilvortoj
La plej simpla metodo por esplori la katalogon estas uzi sxlosilvortojn en la  fenestreto kiu estas en cxiuj pagxoj de la katalogo en la supra parto, vi povas fari tion ecx en la anglalingva cxefpagxo http://dmoz.org

Ekzemple por trovi francajn asociojn, bona metodo estas skribi la sxlosilvorton "Francio" kaj tiel la katalogo indikos al vi cxiujn adresojn, kiuj havas tiun vorton en iliaj titoloj aux en iliaj priskriboj. 

Provu cxi tie !
Uzu nur x-metodon por skribi la supersignitajn literojn

Sercxi per kategorioj (rubrikoj)
Por trovi ankoraux pli da interesaj pagxoj vi povas esplori la tutan katalogon en la  diversaj kategorioj kaj sub-kategorioj de la cxefa Esperanta pagxo http://dmoz.org/World/Esperanto

Ekzemple se vi interesas pri Francio:
-Vizitu la kategorion http://dmoz.org/World/Esperanto/Regiona

-Elektu la kategorion "Euxropo", inter Afriko, Ameriko, Azio, Euxropo, Oceanio:
http://dmoz.org/World/Esperanto/Regiona/Euxropo,. 

-Fine elektu "Francio" inter la multaj landoj, Auxstrio, Belgio,....
http://dmoz.org/World/Esperanto/Regiona/Euxropo/Francio
kaj tie vi trovos plurajn adresojn de TTT-ejoj en Esperanto pri Francio, gefrancoj kaj aliaj francajxoj. Vi povas simile trovi TTT-ejojn pri Japanio, Usono aux pri Radio, Muziko, ktp.



Partoprenu en la Esperantigo de Dmoz!

Kiel aldoni interesan adreson al la katalogo?
La plej facila kaj senpena metodo por partopreni en la katalogo, estas proponi adresojn de pagxoj en Esperanto, kiuj sxajnas interesaj laux vi por la katalogo. Tiu adreso povas ekzemple esti la adreso de via propra TTT-ejo! 
Por aldoni adreson, unue: bone vizitu la tutan katalogon http://dmoz.org/World/Esperanto por trovi kie via adreso estos plej bone lokita! Poste iru en la plej adekvatan kategorion kaj alklaku la ligilon "aldonu URL-on" en la supra parto de la pagxo. Atentu ke ne eblas aldoni URL-on en la cxefa kategorio "Esperanto" sed eblas en cxiuj sub-kategorioj. Poste vi devos doni la adreson de la pagxo, mallongan titolon en Esperanto por priskribi gxin kaj mallongan priskribon de la pagxo nur en Esperanto. Zorge faru tion! Tiu faciligos la laboron de la redaktantoj, kiuj tiel povos rapide aldoni la adreson.

Kiel farigxi redaktanto de kategorio?
Se vi konas plurajn interesajn adresojn eble vi povas pensi pri mem farigxi redaktanto de kategorio por pli facile fari la laboron. Vi povas facile farigxi redaktanto de kategorio, kiu speciale interesas vin en la katalogo, ecx por nur labori dum mallonga periodo. 

Se tio interesas vin, unue: zorge vizitu la katalogon http://dmoz.org/World/Esperanto por bone koni gxin!
Poste iru en la kategorion, kiu plej interesas vin kaj alklaku en la supra parto de la pagxo la ligilon  "farigxu redaktanto". Vi alvenos en pagxon, kie vi devos klarigi kial vi volas partopreni, prefereble per kelkaj anglalingvaj frazoj. La uzo de la angla estas pro ke la estraro de dmoz estas precipe anglalingva. Se problemos por vi, sendu mesagxon al mi, aux pli bone al klivo aux kingdon kiuj estas ambaux anglalingvanoj. (Vidu sube por iliaj ret-adresoj).  Ili tradukos viajn motivojn al bona anglalingvajxo, kiun vi povos kopii en la formularo. Poste vi preskaux ne plu bezonos uzi la anglan.

Vi devos ankaux proponi du aux tri ligilojn, kiujn vi intencas aldoni al la kategorio por montri, ke vi estas serioza kaj konas la temon rilata al la kategorio kie vi kandidatas. Poste vi atendos iome por ricevi respondon en via retleterkesto. Por akcepti aux malakcepti kandidaton, estas la redaktantoj de la cxefa (Top) kategorio "World" kiuj decidas, iliaj nomoj aperas en la suba parto de http://dmoz.org/World

Venu redakti vian landan kategorion!
Ni invitas cxiujn personojn kiuj bone konas la esperantan TTT-on partopreni en la katalogo por ricxigi gxin!
Persone, mi cxefe partoprenas en la rubriko   http://dmoz.org/World/Esperanto/Regiona/
Vi vidos mian familian nomon 'godivier' en la suba parto de tiu pagxo.
Mi kreis en tiu kategorio multajn naciajn kategoriojn kiuj nepre bezonas vian helpon por plenigi ilin! Vi certe pli bone konas la TTT-ejojn pri Esperanto en via propra lando ol mi! Vizitu la kategorion kaj trovu vian landon por vidi!

Poste se vi scipovas diversajn lingvojn vi povos ankaux proponi diverslingvajn pagxojn, kiuj ekzistas pri Esperanto al la diversaj lingvaj kategorioj de 
http://dmoz.org/World
Ekzemple antaux kelkaj monatoj mi proponis kelkajn TTT-ejojn pri Esperanto en la franca al http://dmoz.org/World/Français kaj poste tio ebligis aperigi Esperanto-kategorion en http://dmoz.org/World/Français/Références/Langues
Kaj fine mi farigxis redaktanto de tiu kategorio.


Detalaj informoj anglalingve kaj franclingve
Se vi intencas partopreni, legu la diversajn pagxojn al kiu mi proponas ligilojn sube, tiu permesos al vi gajni multe da tempo kaj vi pli bone komprenos kiel funkcias DMOZ kaj kio estas gxia "filozofio"

Mi konsilas al vi esplori la diversajn adresojn kiujn mi proponas cxi tie, cxar vi vidos ke malfacilas iome retrovi ilin per la cxefa pagxo http://dmoz.org
Fakte mi partoprenas al dmoz de kvin monatoj kaj malkovris iujn de tiuj pagxoj nur de kelkaj semajnoj! 
Dmoz enhavas pli da 2,000,000 ligiloj listigitaj de pli da 30,000 redaktantoj en pli da 300,000 diversaj kategorioj. Kiel diris franco en forumo de redaktantoj, kiam ni partoprenas en dmoz ni sentas sin iome kiel en la strangega filmo "Brazil" :-)

Mi intencas traduki almenaux kelkajn el tiuj sekvantaj diversaj pagxoj, ne hezitu proponi vian helpon! Tio ebligos pli facile informi partoprenontojn:

Pri la tasko de la redaktantoj: Ni bezonas la helpon de spertuloj pri Esperanto kaj Interreto por la ampleksigo de DMOZ en Esperanto!
Se vi legis tiun  pagxon gxis cxi tie, vi estas spertulo!
Vi do partoprenu! :-) 
 


Kial Partopreni?

Cxu ne jam multas la ret-katalogoj?

Dmoz aux Altavista, Voila, ktp.?
Dmoz estas retkatalogo farita per homoj, ne per robotoj!
Gxi estas iome simila al Yahoo. Tiuj du katalogoj estas konstruataj per homoj kiuj ordigas cxiujn interesajn pagxojn en la reto en diversaj kategorioj kaj sub-kategorioj. Ili ambauxe malsamas al la aliaj retkatalogoj kiuj estas konstruataj per robotoj (komputiloj) kiuj esploras la interreton kaj ordigas cxiujn pagxojn nur laux sxlosilvortoj.

Kompreneble la robotoj estas ege pli povaj pri esplori multajn pagxojn. Tamen ili ne estas inteligentaj kaj ili do perdas multan tempon por viziti seninteresajn pagxojn. Pli grave, ili ne scipovas ordigi dokumentojn laux hierarkia strukturo kaj ili ecx ne povas priskribi interesan pagxon per kelkaj vortoj.

Estas tial, ke retkatalogo farita per homoj entenas ege pli interesan enhavon. Kaj estas precipe tial, ke Yahoo estas tiel fama, cxar gxi donas nur rezultojn  interesajn, dum la aliaj sercxiloj donas eble la samajn pagxojn sed dronitajn inter multaj rubajxoj.

Cetere, mi volas doni gravan konsilon al la auxtoroj de pagxoj en la intereto:
Priskribu vi mem viajn pagxojn en la HTML-a kapo de la pagxoj! Por fari tion plenumu la META-ajn instruktojn  'title", "description" kaj "keywords". Tiu estas gravega se vi volas ke viaj pagxoj estu bone ordigitaj per la robotoj!

Dmoz aux "Yahoo!"?
Yahoo estas "profesia" komerca retkatalogo konstruata de redaktantoj pagataj por tiu laboro. Kontrauxe Dmoz estas konstruata de bonvoluloj laux "freeware"-reguloj simile al Linukso aux en ret-Esperantujo al la Reta Vortarohttp://www.uni-leipzig.de/esperanto/voko/revo/

La avantagxo de Dmoz estas ke tiel multaj personoj povas partopreni al tiu retaktalogo kaj nun pli de 30,000 redaktantoj jam partoprenas. Tio permesas konsideri multegajn precizajn rubrikojn arangxitaj de spertuloj en multegaj diversaj fakoj.

Konkrete, kio estas Dmoz hodiaux :
Dmoz enhavas hodiaux pli ol 2,000,000 da ligiloj post du jaroj de ekzisto! Kaj pli grave tiu katalogo estas jam uzata por proponi sercxado per kategorioj en enirpagxo de pluraj gravaj ret-sercxiloj kiel Altavista, Metacrawler, Netscape, Hotbot, Lycos... Vidu cxi tie la kompletan liston de uzantoj!

Dankal la multegaj nepagataj redaktantoj, Dmoz igxos pli kaj pli grava en la interreto kaj mi ne surprizigxos se gxi igxos baldaux pli grava ol Yahoo. Do vi povas nun kompreni ke se Dmoz igxos ege grava en la futuro nia kontribuo en gxi estos grava por Esperanto!!
Grava gxisdatigo:tio nun okazis antaux kelkaj monatoj, Dmoz estas nun la plej grava hom-redaktita katalogo de Interreto, pli grava ol Yahoo!

Pri Esperanto en Dmoz kaj Yahoo
Cxe Yahoo ekzistas angla versio http://yahoo.com kaj ankaux franca http://yahoo.fr, germana http://yahoo.de, ktp. Sed ne Esperanta versio cxe yahoo!
Kontrauxe cxe dmoz cxiuj lingvoj povas ekzisti! Suficxas ke volontuloj kreas iliajn lingvajn kategoriojn. Tiel krom la angla 61 lingvoj aperas en http://dmoz.org/World

La celoj de la katalogo esas tute malsamaj al tiuj de yahoo, kiu havas nur komercajn celojn kaj ne estas do interesa pri malricxaj lingvoj, sen mono kaj ecx sen lando, do sen markedo! Estas fakte la cxefa intereso de dmoz por ni kaj ankaux por cxiuj "malgrandaj" lingvoj. 



Dmoz kaj la aliaj katalogoj de Esperantajxoj 

Kion do alportas plie dmoz?
Ekzistas jam pluraj katalogoj de esperantajxoj en la Interreto kaj ili tre utilas de pluraj jaroj. Il ankoraux utilas kaj utilos por prezenti diversmaniere la enhavon de la Interreto. Ni bezonas diversecon!

Nu kion alportas dmoz?

Vi povas ege pli facile trovi informojn en dmoz :
-cxar gxi estas konstruata tre hierarkie en multaj kategorioj kaj subkategorioj.
-cxar gxi havas internan sercxilon, kiun vi povas uzi por esplori la tutan katalogon per sxlosilvortoj
Hodiaux la plej multaj uzantoj de Interreto sxatas kaj kutimas uzi sxlosilvortojn, por trovi informojn, kaj ili kontrauxe trovas tede legi plurajn pagxojn, por ne trovi kion ili sercxas.

La konstruado kaj gxisdatigado de dmoz estas ege pli facila:
-cxar multaj homoj povas samtempe partopreni por redakti la diversajn kategoriojn
-cxar dmoz havas tre utilajn ilojn :
Ekzemple: 
-Por kontroli la validecon de la ligilojn (url), la roboto "Robozilla" vizitas ofte la tutan katalogon kaj poste indikas al la redaktantoj la ligilojn, kiuj ne plu validas por ke ili povu korektigi ilin. 
-Simpla uzanto de la katalogo povas partopreni por proponi adreson kiu auxtomate aperos en la "redaktanta pagxo" de la kategorio al kiu li proponis la adreson. La redaktanto de tiu kategorio ekzamenos gxin kaj aldonos al la katalogo. Se la redaktanto malofte vizitas sian redaktantan pagxon, li povas ricevi retmesagxon por informi lin pri la propono. Fine se li ne plu zorgas sian kategorion, alia redaktanto povas fari la laboron.

Nia lingvo estas "internacia lingvo", cxu ne? :-)
La kategorio "World/Esperanto" en Dmoz estas parto de la kategorio "World" kiu entenas 60 aliajn lingvojn. Tre nature internacia lingvo kiel Esperanto estas devinda ludi gravan rolon en tiu internacia katalogo. 
Estas por ni okazo disvastigi Esperanton inter la diversaj lingvanaj personoj kiuj partoprenas al la katalogo aux simple uzas gxin. Pli grave, estas por ni okazo montri ke Esperanto povas grave utili! Ekzemple, nuntempe la plej granda parto de la informoj pri la katalogoj estas nur disponebla anglalingve. Se ni tradukos tiujn informojn en Esperanto ni povos en la futuro helpi neanglalingvajn parolantojn por redakti iliajn proprajn lingvajn kategoriojn.

Kaj lasta argumento...

Mozilo
Ne timu! Mozilo ne estas krokodilo! 
Mozilo estas afabla lacerto kiu akompanas la tutan katalogon dmoz en gxiaj diversaj pagxoj. Cxu vere vi povos lasi gxin sola en iu kategorio de la katalogo al kiu mankas redaktanto por redakti gxin? Serioze pripensu! 
Legu zorge la tutan pagxon antaux decidi!

Reiru al la komenco se necesas :-)


Mi antauxdankas cxiujn personojn kiuj sendos al mi korektigojn kaj rimarkojn pri tiu pagxo. 

Cxiuj personoj kiuj deziras partopreni al tiu laboro povas sendi al mi mesagxon por aldoni siajn nomojn cxi tie, kiel partoprenantoj de la projekto "Esperantigo de dmoz"!

Jam partoprenas :
 

Retadreso Pagxo cxe dmoz Persona TTT-ejo
Kingdon kingdon http://www.panix.com/~kingdon/
Klivo klivo http://purl.oclc.org/net/klivo/
Kunar kunar http://stud.upb.de/~e48220/index-s.htm
Paul  paulp
Zav' godivier http://purl.oclc.org/net/zav
vi?


Aliaj gravaj projektoj en ret-Esperantio

Reta Vortaro:
http://www.uni-leipzig.de/esperanto/voko/revo/
Esperantigo de Mozilo (Netscape Navigator):
http://ttt.esperanto.org.uy/mozilo.html
Esperantigo de programoj:
http://www.rano.org/eoprog.html



Adreso de tiu pagxo
http://purl.oclc.org/net/panorama/dmoz

XGodivier@esperanto.org
Unue skribita la 14-a de novembro 1999
Ege modifita la 27-a de marto 2000
Gxistadigita la 15-a de julio 2000
Gxistadigita la 22-a de februaro 2001
Gxistadigita la 3-a de marto 2001
gxisdatigo post prezento unikode de DMOZ
20-a de februaro 2002

Mozilo bezonas vin!
Cxu mi restos sola?


DMOZ unikode en Esperanto-Panorama!