Pierre 
Desproges
kaj 
Esperanto
 
 

Français

ikse / unikode

Ekstrakto el la "Dictionnaire superflu 
à l'usage de l'élite et des bien nantis"

"Nenecesa vortaro por elitanoj kaj bonstatuloj" (1985 )

de Pierre Desproges [Pjer' Deproĵ'] 
Fama franca humoristo (1939-1988)


 sub litero Z
Tradukita el la franca de Angelos TSIRIMOKOS
Zamenhof :

Zamenhof (Lejzer Ludwik), pola kuracisto kaj lingvisto, naskita en Bialystok (1859-1917). Eltrovis Esperanton. La mondo fajfas pri ĝi, kaj estas bedaŭrinde. Se oni konscias pri tio, ke ĉiuj konfliktoj, ĉiuj malamoj, ĉiuj militoj, ĉiuj rasismoj, fontas el la timo de la Alia, t.e. de tiu, kiu ne vestas sin kiel mi, ne kantas kiel mi, ne dancas kiel mi, ne preĝas kiel mi, ne parolas kiel mi -- se oni scias tion ĉi, oni rajtas demandi sin, ĉu eble, super la kronitaj kapoj de la potenculaj moŝtoj kiuj pelas nin al amasbuĉado ĉiujn iks jarojn, uzado de unu universala lingvo povus helpi nin solvi niajn disputojn kaj toleri niajn diferencojn antaŭ ol venos la momento de stulteco, de pafil-ekpreno kaj trumpet-eksono. Nu, bone -- utopio.

Lejzer Ludwik Zamenhof mortis en Varsovio la 5an de septembro 1917, en dramecaj cirkonstancoj. Ne estus troigo diri, ke li mortis pro Esperanto. Tiun tagon, li boatis laŭflue en Vistulo. Aligatoro, kies jam malbonan humoron pliakrigis soleco kaj enuo (la pokapa nombro de aligatoroj en Pollando situas sub nul promil), intence renversis lian malfortikan flosaĵon en la malklaran, dubekoloran akvon. La aligatoro, ne scipovanta naĝi, sinkis tuj, dum Zamenhof vane helpokriadis al la multnombraj fiŝkaptemuloj, spektantaj la dramon. Neniu el tiuj bravuloj parolis Esperanton. Neniu komprenis ke la sonora "Oskuro!" aŭdigata el la buŝo de Zamenhof signifis "Helpon!". Oni diras, ke Markizino de Pompadour (kaj ne nur ŝi) sukcesis en sia vivo dank'al sia sperteco pri lingvo/lango; Lejzer Ludwik Zamenhof mortis pro tio, ke li volis montri la sian al ĉiuj preterpasantoj.

Nuntempe, la korpo de Zamenhof kuŝas sub ombro de alta cipreso en la juda tombejo de Varsovio. Kial en la juda tombejo, dum estas bone sciate ke li estis pli katolika ol la Vatikana Konklavo? Ĉar Zamenhof, ĝisoste fidela al sia idealo, postulis ke la adreso de lia lasta ripozejo aperu en Esperanto sur la kovrilo de lia ĉerko. Kaj por pola tombfosisto, bedaŭrinde, Esperanto estas same nekomprenebla kiel la hebrea.

Pierre Desproges

Noto de la tradukinto: france "au secours", prononcata oskur', signifas ĝuste "helpon!"


Por scii pli pri la vivo de Zamenhof vi povas legi la libron "La homo kiu defiis Babelon", biografio de Zamenhof skribita de  René Centassi kaj Henri Masson, disponebla en Esperanto kaj en la franca, ĉe la franca eldonisto L'Harmattan.

Por daŭra ligo al tiu paĝo, uzu la adreson:
http://purl.org/net/panorama/dosierujo/eo/desproges.htm

Esperanto-Panorama