Pierre 
Desproges
kaj 
Esperanto
 
 

Français

ikse / unikode

Ekstrakto el la "Dictionnaire superflu 
à l'usage de l'élite et des bien nantis"

"Nenecesa vortaro por elitanoj kaj bonstatuloj" (1985 )

de Pierre Desproges [Pjer' Deprojx'] 
Fama franca humoristo (1939-1988)


 sub litero Z
Tradukita el la franca de Angelos TSIRIMOKOS
Zamenhof :

Zamenhof (Lejzer Ludwik), pola kuracisto kaj lingvisto, naskita en Bialystok (1859-1917). Eltrovis Esperanton. La mondo fajfas pri gxi, kaj estas bedauxrinde. Se oni konscias pri tio, ke cxiuj konfliktoj, cxiuj malamoj, cxiuj militoj, cxiuj rasismoj, fontas el la timo de la Alia, t.e. de tiu, kiu ne vestas sin kiel mi, ne kantas kiel mi, ne dancas kiel mi, ne pregxas kiel mi, ne parolas kiel mi -- se oni scias tion cxi, oni rajtas demandi sin, cxu eble, super la kronitaj kapoj de la potenculaj mosxtoj kiuj pelas nin al amasbucxado cxiujn iks jarojn, uzado de unu universala lingvo povus helpi nin solvi niajn disputojn kaj toleri niajn diferencojn antaux ol venos la momento de stulteco, de pafil-ekpreno kaj trumpet-eksono. Nu, bone -- utopio.

Lejzer Ludwik Zamenhof mortis en Varsovio la 5an de septembro 1917, en dramecaj cirkonstancoj. Ne estus troigo diri, ke li mortis pro Esperanto. Tiun tagon, li boatis lauxflue en Vistulo. Aligatoro, kies jam malbonan humoron pliakrigis soleco kaj enuo (la pokapa nombro de aligatoroj en Pollando situas sub nul promil), intence renversis lian malfortikan flosajxon en la malklaran, dubekoloran akvon. La aligatoro, ne scipovanta nagxi, sinkis tuj, dum Zamenhof vane helpokriadis al la multnombraj fisxkaptemuloj, spektantaj la dramon. Neniu el tiuj bravuloj parolis Esperanton. Neniu komprenis ke la sonora "Oskuro!" auxdigata el la busxo de Zamenhof signifis "Helpon!". Oni diras, ke Markizino de Pompadour (kaj ne nur sxi) sukcesis en sia vivo dank'al sia sperteco pri lingvo/lango; Lejzer Ludwik Zamenhof mortis pro tio, ke li volis montri la sian al cxiuj preterpasantoj.

Nuntempe, la korpo de Zamenhof kusxas sub ombro de alta cipreso en la juda tombejo de Varsovio. Kial en la juda tombejo, dum estas bone sciate ke li estis pli katolika ol la Vatikana Konklavo? Cxar Zamenhof, gxisoste fidela al sia idealo, postulis ke la adreso de lia lasta ripozejo aperu en Esperanto sur la kovrilo de lia cxerko. Kaj por pola tombfosisto, bedauxrinde, Esperanto estas same nekomprenebla kiel la hebrea.

Pierre Desproges

Noto de la tradukinto: france "au secours", prononcata oskur', signifas gxuste "helpon!"


Por scii pli pri la vivo de Zamenhof vi povas legi la libron "La homo kiu defiis Babelon", biografio de Zamenhof skribita de  René Centassi kaj Henri Masson, disponebla en Esperanto kaj en la franca, cxe la franca eldonisto L'Harmattan.

Por dauxra ligo al tiu pagxo, uzu la adreson:
http://purl.org/net/panorama/dosierujo/eo/desproges.htm

Esperanto-Panorama